Ĉu eble virino, post Zelazny kaj Silfer?
Sen. Giorgio Silfer ne estos unu el la du ĉefkandidatoj de la Verda Listo por la elektoj al la Senato de 15 decembro 2011. Lia nekandidateco konformas kaj al la interna orientiĝo de la Verda grupo kaj al nova, tre grava respondeca tasko kiun li devas plenumi por la Esperanta Civito, tiel ke la akumulo de la oficoj estas de li mem malkonsilita.