Pacifisma poemo de Nazim Hikmet ankaŭ en esperanto
La Turka PEN lanĉis tradukoĉenon por la poemo “Kiz çocuĝu” de Nazim Hikmet verkita en 1956. Probable la epoko koincidas kun la vizito de la poeto en Prago, kiam li havis kontakton kun la esperanto-teatro, kiel atestas “Historio de la esperanta literaturo” de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.