Civitoj en la monda kulturheredo

HeKo 394 4-C, 27 jun 09

La Esperanta Civito alportas la bonan ŝancon al la lokoj kun kiuj ĝi estas historie plej ligita: Ĉaŭdefono pro la fondo de la Pakto, Sabloneto pro la promulgo de la Konstitucia Ĉarto, Loklo pro la unua parlamenta sesio (kaj la plej nombraj senataj sesioj). Ili ĉiuj estas nun enskribitaj en la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

Esperanta Civito kaj internacia juro

HeKo 394 2-C, 25 jun 09

Antaŭ kelkaj jaroj d-ino María Rafaela Urueña verkis artikolon pri la supra temo: ĝi aperis unuavice en la organo de Universala Esperanto-Asocio (n-ro 1140), kaj poste diversloke, ekzemple en la efemera portalo “Ĝangalo”. Al tiu artikolo la tiama Konsulo, mia amiko civitano Walter Zelazny, preferis ne respondi. Sed tio ne signifas ke ĝi ne estas respondinda.

Devigaj translokitoj en Afriko

HeKo 393 9-B, 24 jun 09

Dum du tagoj, 16-17 junio 2009, en Najrobo mi partoprenis kunvenon de Amani Forum pri internaj migradoj en la afrika regiono de Grandaj Lagoj (Angolo, Burundio, Centra Afrika Respubliko, Etiopio, Egipto, Kongolando-Brazaville, Respubliko Demokratia de Kongo-Kinshasa, Kenjo, Sudano, Tanzanio, Zambio).

Kultura renkonto en Razgrado

HeKo 393 3-B, 16 jun 09

La 19a Esperantista Krea Esperantista Renkontiĝo “Abritus-2009”, 12-14 junio 2009 en Razgrado, estis dediĉita al la 90-jariĝo de la revuo “Bulgara Esperantisto”. En la debato pri la stato kaj la perspektivoj de la presorgano de BEA partoprenis kvardeko da samlingvanoj el pli ol dek urboj de Bulgario.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.