La oktobra numero 2014 de "Literatura Foiro"
Poezio aparte abundas en la numero 271 (oktobro 2014) de “Literatura Foiro”: krom la uvertura kanzonteksto di Massimo Acciai, revenas post longa tempo la ĉina lirikisto mao zifu (laŭ lia kutimo, minuskle), kiu, spure al Proust, serĉas sian perditan tempon per rigide ritmaj dekunusilaboj. Al li respondas kolekteto de poemoj de Gerrit Berveling, kun histori-mitologia fono.