En Belinzono la unua paŝo al nova (ret)gazeto
En Tiĉino Itala Interlingvistika Centro presigis kaj ekspedis la lastajn jarkolektojn de “Lingua Verde” (antaŭe “Lombarda Esperantisto”), kiu celis informi itallingvan publikon pri la kulturaj atingoj de Esperantio; kaj en Belinzono okazos la unua kunsido de la komisiono preparanta la lanĉon de ĝia daŭrigonto, kun pli aktuala celaro.