Esperanto-Kurso en fora Kanaria insulo
En la plej fora Kanaria insulo (kie tamen naskiĝis Juan Régulo Pérez en 1914) laŭ invito de lokaj naturamikoj c-ano prof. Giorgio Silfer ĵus finis intensivan esperanto-kurson.
En la plej fora Kanaria insulo (kie tamen naskiĝis Juan Régulo Pérez en 1914) laŭ invito de lokaj naturamikoj c-ano prof. Giorgio Silfer ĵus finis intensivan esperanto-kurson.
Marie-France Conde Rey, Konsulo de la Esperanta Civito, kaj Anna Bartek, estrino de la blanka opozicio en la Senato, estis intervjuitaj de “La Ondo de Esperanto” pri la plej gravaj sukcesoj kaj fiaskoj en 2014. Jen la respondo de la Konsulo:
La afrika Esperantio perdis sian “blankan patron”: hodiaŭ en Amsterdamo subite mortis Hans Bakker (1937[1953]-2015). Laŭ lasta mesaĝo al afrikano, li informis ke “pro malsaneto kaj malforto, ni ne povis renkontiĝi”. Ankoraŭ ĉi-semajne alvenis mesaĝo de Bakker, ke “li provizore ne respondos al poŝtajoj”.
Sekve de la subita valoriĝo de la svisa franko, ekde hodiaŭ la kurzo praktikata ĉe la “Civita banko”, nome fondumo Pro Esperanto (FPEF), estas unu eŭro kontraŭ unu franko.
Post la decembra paŭzo, kiu hazarde koincidis kun la ekoficado de la nova direktorino de la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto, hodiaŭ okazis la unua ĉi-jara Literatura Kafejo de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro.
Kun malfruo kvar numeroj de “Heroldo de Esperanto” atingas la fidelajn kaj paciencajn abonantojn: ili kovras la eventojn ĝis la mezo de novembro 2014. Pliaj tri numeroj, kovrontaj la ceteron de la jaro, estas finredaktataj. Per tio la kompleta kolekto de 2014 estos liverita.
La nova jaro ekas per tre bedaŭrinda novaĵo: hodiaŭ mortis c-ano Keppel Enderby [1926[1987]-2015]. Elstara juristo, eksministro pri justico de Aŭstralio, li estis dum pluraj jaroj membro de la Kortumo de la Esperanta Civito.
Agrabla Zamenhofa festo en la naturamika Esperanto-Domo digne fermis la aktivecon de Esperanta Naturamikaro en Hispanio dum la jaro 2014a, kaj utilis por anonci iniciatojn en la komenco de 2014.