La tria AfrES eble ne en Kongolando
Eble ne okazos en Kinŝaso la tria Afrika Esperantologia Semajno, planita por la komenco de 2011, kun la instruado de c-ano prof. Giorgio Silfer. El la ĉefaj cel-landoj, nome la du Kongolandoj, la nombro da kandidatoj estas neglektinda, dum tre rimarkinda estas la aliĝemo el aliaj afrikaj landoj. Tial Kultura Centro Esperantista estas konsideranta la okazigon aliloke.