Prelegoj de Carlo Minnaja pri Ivo Lapenna
Prof. d-ro Carlo Minnaja estas la plej eminenta fakulo pri la vivo kaj verkaro de Ivo Lapenna. Kultura Centro Esperantista invitis lin al semajnfina prelegaro en Svislando, aprilo 2003. Universala Esperanto-Asocio konfidis al li la ĉefan prelegon okaze de sia lasta tago kun nefermitaj pordoj.