Esperanta Civito kaj internacia juro
Antaŭ kelkaj jaroj d-ino María Rafaela Urueña verkis artikolon pri la supra temo: ĝi aperis unuavice en la organo de Universala Esperanto-Asocio (n-ro 1140), kaj poste diversloke, ekzemple en la efemera portalo “Ĝangalo”. Al tiu artikolo la tiama Konsulo, mia amiko civitano Walter Zelazny, preferis ne respondi. Sed tio ne signifas ke ĝi ne estas respondinda.