Pri Palestino kion skribis Edmond Privat?
Kiam temas pri Israelo ĝenerale kaj pri cionismo aparte (ja sen cionismo ne naskiĝus Israelo), kleraj esperantistoj memoras ke Zamenhof rifuzis cionismon, kaj ke en junio 1914 li rifuzis la honoran prezidon de Hebrea Esperanto-Asocio — kiu fakte ne fondiĝis, pro la subita eksplodo de la unua mondmilito, kaj ekestis nur en 1925, sub la efektiva prezido de unu el niaj plej talentaj humurist