Aplikanta «Direktivon Eriksson-Giordano» pri la sekureco en publikaj esperanto-aranĝoj
La vickonsulo pri bibliotekoj kaj arkivoj (BAR) Rubèn Fernández Asensio, konforme al la delego
ricevita de la Konsulo, ediktas el Badalono, la 8an de julio 2025:
Art. 1
Se paktinta establo deklaras iun “persona non grata”, tiu homo ne rajtas partopreni la aranĝojn
de tiu establo nek kunlabori kun ĝi.
Art. 2
Ene de dek du monatoj la Kapitulo decidas ĉu deklari mem la samon pri tiu persono; sekve al tiu
decido, neniu establo povas akcepti tian homon en siajn aranĝojn aŭ kunlabori ĝis verdikto de la
Kortumo, kaze de apelacio kontraŭ la decido de la Kapitulo.
Art. 3
Heroldo Komunikas publikigos la deklaron de “persona non grata” kiel eble plej baldaŭ post la
decido de la Kapitulo.
Art. 4
Konforme al la art. 3, paragrafo 5 de Lex Lubomira, al la ekzistantaj fakoj de la Registra Instanco
a) civitana arkivo, b) biografia, c) heraldika, d) establa, aldoniĝas e) deliktorikorda fako, por kolekti
la nomojn de ĉiuj “personae non gratae”, la datitajn decidojn de la Kapitulo, kaj la dokumentojn
pravigantajn la decidojn.
Art. 5
“Persona non grata” ne rajtas civitaniĝi, se ne ankoraŭ civitano.
Art. 6
“Persona non grata” rajtas apelacii al la Kortumo, kiu povas nuligi la deklaron nur aŭskultinte la
denuncintan establon.
Art. 7
La deliktorikorda fako kolektos ankaŭ la nomojn de homoj trafitaj de verdiktoj de la Kortumo laŭ
la Direktivo Eriksson-Giordano.
Art. 8
La deliktorikorda fako ne akceptos enskribon sen dokumento pruvanta la delikton aŭ misfaron
kiel eble oficiala, ekzemple verdikto de la Kortumo aŭ polica denunco. Neoficialaj dokumentoj devas
esti aŭtentaj kaj fidindaj.
Art. 9
La deliktorikorda fako nur akceptos ciferecajn dokumentojn telematike senditajn de la
denuncantoj. Se la dokumentoj ne estas originale ciferecaj, la denuncanto devos mem ciferecigi ilin
kun helpo de la fakestro kaj celante garantii ilian aŭtentecon.
Art. 10
La establoj sendos nomojn de aliĝantoj al siaj aranĝoj al la Registra Instanco, por kontroli ĉu ili
rajtas partopreni. Post tiu kontrolo, la nomoj ne estos konservataj por aliaj celoj, krom se per aparta
permeso de la aliĝanto.
Art. 11
Post la aprobo de ĉi tiu edikto, Heroldo Komunikas publikigos la nomojn de la kvin “personae non
gratae” deklaritaj ĝis nun: László Szilvási (1999, petis la Evolukomisiono), Kalle Kniivilä (2005,
petis FEM), Jorge Camacho Cordón (2017, petis KCE), Lee Miller (2021, petis PEN) kaj Robert
Nielsen (2021, petis Heroldo de Esperanto).
Aprobita de Konsulino Bellotti en la 4a kapitula kunsido la 4an de Julio 2025;
Subskribita de Rubèn Fernández Asensio, aktisto kaj arĥivisto de Esperanta Civito, nome de la
konsulino;
Publikigita en Heroldo Komunikas (879 3-C) la 10an de Julio 2025