Amara sezono por la referendumoj

HeKo 617 5-A, 6 okt 16

Referendumo estas esenca rimedo por rekta demokratio. En Svislando la popolo referendumas tre ofte. Sed alilande la aferoj ne iras tiel bone.

Parte kulpas la normo, kiu aŭtomate senvalidigas la referendumon se ne balotas almenaŭ duono plus unu el la voĉrajtaj. Tiu normo estas dueĝa armilo. En Italio, konsultado pri grava ekologia demando fiaskis pro malsufiĉa balotintaro, meze de aprilo 2016: tio malfavoris la opozicion. En Hungario, referendumo kontraŭ la azilpetantoj nuliĝis pro manko de kvorumo: tio favoras la opozicion al ĉefministro Orbán.

Aliloke oni sin demandas pri la kialoj. En Kolombio, la pac-akordo inter la registaro kaj la gerilo ne estis aprobita. Reamikigi du malsamajn popolojn estas pli facile ol reamikigi du partiojn en la sama popolo.

En pli modesta skalo, oni sin demandas kio okazus, se la “ĝenerala voĉdonado” de Universala Esperanto-Asocio fiaskus. Fiaski ĝi povus ĉu pro maltrafo de kvorumo (kiel en la menciitaj kazoj) ĉu pro venko de neoj. La dua ebleco estas malprobabla: la malamikoj de la “jura memstariĝo” de TEJO ne estas pli multaj ol la sendependistoj. Tamen ili estas persistaj, kaj trovas apogon eĉ ene de la junulara organizo. Mandirola kaj Maurelli estas praktike solaj, kiam ili defendas la statutreformon: la estraro de UEA inertas, ĝi intervenas por alvoki al la kalmo, maksimume.

Ĉu oni maltrafos la kvorumon? Jen la paradokso: se la centralismaj finvenkistoj ne voĉdonus, la kvorumon oni maltrafus, kaj ili gajnus. Sed ilia taktiko kondukas al partopreno en la baloto. Estas pli ol realisme supozi, ke TEJO fariĝos sendependa ankaŭ danke al la voĉoj de Buller, Corsetti, Weidmann, Fischer-Kotowski ktp, kiuj ebligos la atingon de la kvorumo… Raŭmistoj povas esti optimismaj.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.