La Esperanta Civito invitita de Konsilio de Eŭropo
La Esperanta Civito formale kunlaboras kun la Konsilio de Eŭropo, laŭ ĝia invito kaj pere de Kultura Centro Esperantista, kiu estas unu el la dekkelkaj institucioj oficiale komisiitaj de Strasburgo por analizi la preparatan dokumenton pri lingvotestado por enmigrintoj, rifuĝintoj, azilpetantoj.