Nur parta alesto en la PEN-mondkongreso 2020

HeKo 746 9-B, 2 nov 20

Kunvokite al Upsalo (Svedio) por ĉi tiu semajno, nuligite pro la pandemia fenomeno, la ordinara PEN-mondkongreso fariĝis eksterordinara: ĝi okazas virtuale, sen rezolucioj kaj sen debatoj, nur kun lego kaj aprobo de dokumentoj kaj kun elektoj por la internacia estraro kaj la diversaj komisionoj. Nur unu kongresero okazas efektive, kvankam linee: la kunsido de la Komitato por Verkistoj en prizono.

Tial nia dua delegito, c-ino Chiara Macconi, partoprenas en la laboroj de tiu Komitato, dum la ĉefa reprezentanto de la esperanta literaturo, c-ano Giorgio Silfer, malgraŭ regulaj aliĝo (senpaga) kaj ricevo de alirkodo, dizertos la retejon, ĉar “ĉi tiu surogato ne estas kongreso”.

Kvankam la unua nukleo ekestis jam dum la unua mondmilito, PEN Internacia celebros en 2021 sian centjariĝon. Pri tio oni povos legi en “Literatura Foiro”, organo de Esperanta PEN-Centro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.