decembro 2020

Gaja abeleto invitas vin al KEF 2022

HeKo 749 2-B, 2 dec 20

Gaja abeleto, inspirita de la ĉaŭdefona blazono, invitas al Kultura Esperanto-Festivalo, okazonta en la svisa horloĝarta ĉefurbo 10-15 aŭgusto 2022. La maroton de la 11a KEF elektis hodiaŭ la organiza teamo, laŭ propono de c-ino Perla Martinelli. Ĝi emblemas la aranĝon en la FB-paĝo, ĵus kreita de alia teamano, c-ano Alessio Giordano.

Negativaj ecoj en la publika bildo de TEJO: kial?

HeKo 749 7-A, 9 dec 20

TEJO fariĝis junulara sekcio de UEA meze de la 1950aj, kaj dum deko da jaroj ĝi progresis kiel “UEA en mallonga pantalono”, fortigante sian strukturon, multigante siajn sekciojn, ekspansiante kongrese, kreante novajn servojn (unuavice la revuon “Kontakto”). La bildo, ĝenerale pozitiva (ja kial malamiki al gejunuloj?), suferis pro generacia konflikto ekde la 1970aj.

Blankanoj interpelacias pri malrespekto al la flago

HeKo 749 8-C, 10 dec 20

Sen. Anna Bartek, gvidanta la opozicion nome de la Blanka grupo, ĵus interpelaciis la Konsulon konforme al la art. 27 par. 1 de la senata reglamento, leginte en Vikipedio ke “Nederlanda Esperanto-Junularo ricevis la flagon dum la 75-a IJK en Slovakio. Ĉar la 76-a IJK en Someren, Nederlando, ne okazis fizike pro la COVID-19-pandemio, la flago neniam estis transdonita.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.