La Civitana Registro sub jara kontrolo

HeKo 749 3-C, 3 dec 20

Jara kontrolo pri la Civitana Registro okazas dum ĉi tiuj tagoj, sub la respondeco de la vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Miroslava Kirova, kun la kontrolo de la reprezentanto de la politika opozicio, sen. Anna Bartek, kaj la praktika realigo fare de la matrikulisto, sen. Manuela Blanco.

“La perioda jara kontrolo estas enkondukita de la nuna Kapitulo, pro la kresko de la Civitanaro kaj la bezono havi tute ĝisdatitan adresaron en kazo de balotoj, senata aŭ referenduma” klarigas c-ino Blanco. Kiel eblas ke la Esperanta Civito precize konas sian membraron, dum ekzemple TEJO ne kapablas indiki siajn datumojn? “Ni ne scias pri la Junulara, ni nur scias ke sen preciza kaj akurata matrikulo ne eblas demokratiaj elektoj, kaj ankaŭ ne eblas malkovri talentojn en la Civitanaro”.

La Konsulo gratulos al la jubileantoj: la nuna dojeno estas civitano edukita en la itala, eksa juĝisto kaj eksa Civita kortumano, naskita en 1920.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.