Negativaj ecoj en la publika bildo de TEJO: kial?

HeKo 749 7-A, 9 dec 20

TEJO fariĝis junulara sekcio de UEA meze de la 1950aj, kaj dum deko da jaroj ĝi progresis kiel “UEA en mallonga pantalono”, fortigante sian strukturon, multigante siajn sekciojn, ekspansiante kongrese, kreante novajn servojn (unuavice la revuon “Kontakto”). La bildo, ĝenerale pozitiva (ja kial malamiki al gejunuloj?), suferis pro generacia konflikto ekde la 1970aj.

Tiam la kerna kritiko devenis de la akuzo pri malrespekto de la statuta neŭtraleco. Vera aŭ supozata, tiu akuzo iĝis parto de la konflikto kiu kondukis al la fino de la Lapenna-epoko kaj al la eko de la Tonkin-epoko. Hodiaŭ, post kiam la Universala mem estis diplome honorita kiel ĉefa subtenanto de la “liberiga milito de Vjetnamio kontraŭ la usona agresanto”, tiu akuzo ja eksmodas, same kiel la tiama generacia konflikto.

Fine de la 1990aj ekis alispecaj atakoj kontraŭ la bildo de TEJO. Tiuj atakoj paralelis al la kreskanta bezono de sendependeco ĉe la Junulara, kun diversaj momentoj de malstabila ekvilibro, el kiuj la lasta estis atingita per la statutreformoj de la du organizoj. La du ĉefaj polusoj de la konflikto nun estis la junularo kaj la burokrata aparato, survoje al la fino de la Buller-epoko kaj al la likvido de la Centra Oficejo en Roterdamo.

Post la marĝenigo de la bullerismo ene de la statutaj instancoj, la negativan bildon de TEJO nutras atakoj precipe en formo de skandalisma denuncado, kies voĉtubo estas s-ro Kalle Kniivilä (“persona non grata” kaj en la Rusa Federacio kaj, multe pli frue, en la Esperanta Civito) kaj liaj kunlaborantoj (interalie s-ro Robert Nielsen, tiel efemera kiel fuŝa TEJO-estrarano, nun eĉ malaperinta el la Komitato). La akuzoj ne koncernas mankon de politika neŭtraleco, sed mankon de travideblo kaj interna demokratio, defraŭdon ĉe publika financado, mensogadon pri membronombroj, intereskonflikton, seksan molestadon aŭ malsufiĉan genran egalecon: vere aŭ nur supoze.

Sur tute alia fronto, la pozitivan bildon de TEJO perturbas ne la supraj akuzoj (aŭ klaĉoj), sed malfidemo pro troa kupliteco al UEA kaj malsufiĉa engaĝo favore al afrikanoj: tio klarigas la rezulton de la enketa referendumo pri eventuala kolektiva (kaj senpaga) aliĝo de la juna Civitanaro al TEJO. Lastatempe la Junulara pli kaj pli envolviĝas en la krizo de la Universala, anstataŭ distanciĝi: kio des pli pravigus la sintenadon okaze de la menciita referendumo. Tre zorgiga estas ankaŭ la multiĝo de dungitoj kaj salajratoj: ĉio sume, ŝajnas ke en duona jarcento de TEJO kiel UEA en mallonga pantalono oni alvenis al UEA kiel maljunulara sekcio de TEJO…

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.