Tago de la Esperanta Kulturo post senkongresa jaro

HeKo 749 9-C, 13 dec 20

La kongresoj (se raŭmisme interpretataj, do “kiel vojo al kresko”) estas grava kanalo por la esperanta kulturo. Bedaŭrinde ili ne okazis dum 2020, simile al 1916-19 kaj 1940-46, sed ne same, ĉar unuafoje ne kulpis milito aŭ diktaturo, sed la malpermesoj pro pandemio, en relative paca tempo. Maloftaj esceptoj (kiel la japana) kaj oftaj telematikaj surogatoj (kiel la universala kaj la junulara) ne atingis la kutiman valoron.

Nian kulturon en 2020 subtenis precipe la regula aperado de periodaĵoj, unuavice “Literatura Foiro”, “Kontakto” kaj “Beletra Almanako”, kaj eĉ ilia kresko, ekz. la duobliĝo de la amplekso de “Heroldo de Esperanto”: ni ĝoju, ĉi-rilate, ke la reveno al la tradicia amplekso danke al Kultura Centro Esperantista en Svislando transpaŝos la limojn de la nuna jubilea jaro kaj fariĝos konstanta. Longe vivu la jam 100-jara “Heroldo” kaj la pli ol 50-jara “Literatura Foiro”, pilieroj de la Esperanta Civito!

La senkongresa jaro signifis ankaŭ relanĉon de niaj kulturcentroj, precipe en Francio kaj Svislando. Ankaŭ ĉi tie raŭmismo indikas la vojon, kiel diras la art. 29 de la Konstitucia Ĉarto: “La Civito stimulas la kreon kaj ekspansion de reto da servoj, en formo de ejoj por kulturaj kaj socialaj celoj, nomataj Domoj.” Eŭropo avangardas tiurilate: ĉu baldaŭ ankaŭ Afriko? En tiu kontinento certe avangardas la Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj, en Togolando kaj Burundio, ankaŭ sub la aŭspicio de la Esperanta Civito.

La kultura graveco de esperanto pli videblas ankaŭ ĉe eksteraj instancoj: endas mencii almenaŭ la implican agnoskon de jen Konsilio de Eŭropo en Strasburgo (rilate al nia lingvotesta kompetento, tra KCE) jen Eŭropa Junulara Fonduso en Bruselo (per la elekto de TEJO-reprezentato en ties kupolo).

En 2003 la Kapitulo aprobis rezolucion, la solan ĝis nun pri UEA. Rimarkinda estas la alineo: “rekonante ke Universala Esperanto-Asocio per biblioteko Hodler, per sia jarlibro, sia libroservo kaj organizado de kongresoj plenumas utilajn funkciojn en nia parolkomunumo;” Dek sep jarojn poste UEA ne plu eldonas la jarlibron, sed fordonacas la bibliotekon kaj likvidas la libroservon: restas nur UK (kun eble dujara paŭzo), kiun tamen povas organizi ajna Loka Kongresa Komitato.

Des pli bedaŭrinde, necesas zorgi ke Esperantio ne estu minacata de antisemitismo, kiu de tempo al tempo ĝermas eĉ en ĝia interno. Nia popolo bezonas eviti tian kulturan kontaĝon, pli ol gripojn el Azio.

(Riichi Karibe, Konsulo)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.