HeKo 638 4-E, 20 mar 17
Downing Street anoncis hodiaŭ ke en dato 29 marto 2017 Britio aktivigos la proceduron preskribitan de la artikolo 50 de la Traktato de Lisbono. Se ne okazos prokrastoj, Britio secesios de Eŭropa Unio koincide kun la fino de la nuna mandato de la EU-Parlamento (printempo 2019).
La artikolo 50 enhavas la mekanismon por la memvola kaj unuflanka eksiĝo de membroŝtato. Kurioze, en tiu mekanismo la Komisiono havas neniun pezon, kvankam kiel heredanto de la origina Komisaro ĝi devus roli kiel defendanto de la interesoj de la Unio vidalvide al la membroŝtatoj.
La eksiĝanto devas formaligi sian intencon ĉe la Eŭropa Konsilio, la malperfekte pariteta organo de eĉ pli malperfekta federacia sistemo. La Konsilio devas tuj reagi, prezentante sian orientiĝon pri la konkludo de akordo celanta la eksiĝon mem. Nome de EU tiun akordon kun Britio subskribos la Konsilio, kiu tamen bezonos ankaŭ la ratifon de la EU-Parlamento. Do la proceduro pasas tra la leĝodonaj organoj, ne tra la ekzekutiva.
La EU-normaro ne estos plu aplikebla en Britio ekde la dato de la ekvalido de la menciita akordo, kiu ne povas situi pli ol 730 tagojn post la formaligo de intenco eksiĝi, krom se la Konsilio mem (laŭ adekvata plejmulto) decidas prokrasti la daton.
En la nuna konjunkturo ŝajnas ke: a) la Konsilio inklinas al rapida itinero, do certe Britio ne plu estos EU-membro en aprilo 2019; b) Skotlando intencas resti en EU, kaj tial petas referendumon por secesii el la Unuiĝinta Reĝolando.
La fino de la secesia proceduro, en marto 2019 aŭ eĉ antaŭe, ne signifas ke la dosiero estos baldaŭ arkivita: necesos pliaj jaroj por difini la postajn rilatojn inter Britio kaj EU, laŭ kelkaj observantoj. Demando estas, ĉu EU perdos Brition antaŭ ol Britio perdos Skotlandon (kaj eventuale Nordan Irlandon), aŭ male.
(HeKo 638 4-E, 20 mar 17)