Nia lingvo oficiale menciita en ALTE-laborgrupoj
Pliaj paŝoj favore al esperanto en Konsilio de Eŭropo, kadre de la kunlaboro kun Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. Krom aktivi en du el la kvar laborgrupoj pri alfabetigo kaj lingvotestado de enmigrintoj, Kultura Centro Esperantista sukcesis oficiale menciigi esperanton kiel vivantan lingvon.