Dum telematika konferenco Naturfreunde Internationale pritraktis diversajn temojn, el kiuj unu aparte gravas por Esperanta Naturamikaro (hispana sekcio kun esperanto kiel laborlingvo): la venonta kongreso eliminus la trikategorian membrecon, kaj anstataŭigus ĝin per dukategoria. Tial ENa fariĝus plena membro, egala al la nunaj A-membroj: malaperus la statuso inter ĉi tiu kaj la simpla partnereco.
La ENa-sekretario, sen. Manuela Blanco, vojaĝos baldaŭ al Katalunio kaj Francio, vizitonte lokojn por Naturamika Semajno organizota en la postaj jaroj. Paralele evoluas la rilatado kun la rumana NFI-sekcio, cele al ornitologia semajno sur la delto de la Danubo. La rezultoj de la misio estos ekzamenataj en Ĉaŭdefono en julio, ĉe kunsido de la ENa-Komitato.