La junia Heroldo levas plurajn demandojn

HeKo 765 1-B, 6 jun 21

La sesa numero (2321) de “Heroldo de Esperanto” en 2021 (junia) afiŝas en la unua paĝo pri realaj (kaj multnombraj) kunvenoj en la Esperanto-Domoj de Eŭropo kaj Afriko, kies sukcesoj kontrastas kun alia titolo: “Ĉu la virtuala kongresado kurte spiras?”.

Efektive HdE levas demandojn kaj faras analizojn pri gravaj aktualaĵoj: Claude Gacond respondas al c-ano Alessio Sacha Giordano pri la sorto de aliaj interlingvoj, laŭ la unika observejo de CDELI; c-ano Giorgio Silfer kontraŭargumentas en distanco kun prof. Jouko Lindstedt pri la evoluo de la leksika riĉiĝo en esperanto; la artikoloj el “Tutmondaj Voĉoj” esploras pri la masakroj en Srebenico kaj pri la fiasko de internacia futbal-turniro.

La aktiveco de la paktintaj establoj kaj de aliaj kompletigas interesan informan panoramon. La gazeton posedas Kultura Centro Esperantista, kies monata informilo ĝi estas. Varbekzemplero estas mendebla tra kce ĉe esperantio.net aŭ nia redakcio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.