“Kia koŝmaro! La ŝipo Titanic subakviĝas kaj la muzikistaro plue muzikas. Neniam antaŭe mi tiom hontis reprezenti UEAn, kiel ĉi-jare en NASK [Usono]. La patoprenantoj, junaj usonanoj kaj sudamerikanoj, klare montris ke ili eĉ pretus aliĝi al UEA, se iu petus ilin papere aŭ ret-mesaĝe, kvankam ili ne sentas, ke estas iu ajn praktika avantaĝo aliĝi al UEA” deklaris d-ro Renato Corsetti al la Komitato de la asocio.
La inspiron por tiu publika deklaro kaŭzis la propono elekti plian estraranon, dum lastaj du balotoj estis nuligitaj, pro fuŝoj en la reta voĉdonado. Pri la nuna stato de UEA, rezulte de jardekoj da deficitoj, kunresponsas ankaŭ d-ro Corsetti, kiel prezidanto dum du mandatoj.
La diversaj tendencoj konfrontiĝos probable en Lisbono dum la Universala Kongreso.
Komentoj
La plej granda danĝero por UEA venas de interne. Ĝi nomiĝas “estraro”. Rigardu, ekzemple, la bilancon publikigitan en la junia numero de la revuo “Esperanto”. La kostoj de la elspezoj por vojaĝado de la tuta CO-anaro (t.e. la homoj, kiuj faras la veran laboron) estas preskaŭ 4.500 EUR. Por la sama periodo la estraro elspezis por vojaĝado 12.200 EUR. Espereble en la UK la komitato petos klarigojn pri tio.