HeKo 681 8-A, 12 jun 18
La publikrilataj kontaktoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, specife tiuj kadre de la junularaj organizoj partnerantaj en forumoj de eŭropaj institucioj, pelas TEJOn malfermi debaton por precizigi propran pozicion pri politikaj temoj. Tio povas transformi la asocion de principe porlingva al perlingva, kia estas ekzemple Sennacieca Asocio Tutmonda.
La statutaj celoj de TEJO estas prioritate porlingvaj, laŭ tradicia esperantismo: (i) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto; (ii) kontribui al la evoluo de la Esperanta kulturo; (iii) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon. Tamen aldoniĝas ambivalence: (iv) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo; (v) helpi la junularon havi aktivan rolon en konstruo de socio inkluziva, internacia, interkompreniĝa kaj rajtrespekta; (vi) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, disvolvante ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Ĉu tiu ambivalenco sufiĉas por pravigi debaton pri 1) Daŭropova Evoluo , 2) Edukado, 3) Demokratio kaj kunlaboro kun “nedemokrataj“ landoj, 4) Genra egaleco, 5) Rifuĝintoj, 6) Eŭropa identeco kaj estonteco de EU, 7) Lingvopolitiko kaj minoritataj lingvoj (ĝisdatigenda dokumento); 8) TEJO kaj religioj, 9) Novaj teknologioj, 10) Rolo de junularo en la mondo, cele al la formulado de propraj dokumentoj? Respondi “tute ne” estus erare, sed ankaŭ “jes” estus maladekvate; pli oportunus diri “ne tute”, ĉar efektive la nuna statuto ne donas plenan (donas malsufiĉan) legitimecon por la formulado de tiaj dokumentoj.
Multo dependus de la enhavo de tiuj estontaj dokumentoj. Se ekzemple pri la punkto 6 TEJO proponus (laŭ Eŭropa Esperanto-Unio) ke Eŭropa Unio adoptu esperanton, tio estus ordinara finvenkismo kadre de porlingva strategio; sed se ĝi aldonus (kiel faris EEU) ke Turkio ne rajtas eniri Eŭropan Union, tio jam situus ekster la kadro de la nuna statuto.
Pli trafa aliro estas diskuti pri la jam ekzistantaj pozicioj ene de Esperantio: ekzemple, kiuj decidoj efektive ekzistas rilate lingvajn rajtojn? Tie konfrontiĝas jam tri diverĝaj pozicioj: unu de UEA, alia de Kataluna Esperanto-Asocio (forte kritika al tiu de UEA) kaj tria de la Esperanta Civito. Kiun elekti? TEJO-estroj komencu studi kaj kompari.
Cetere, pri multaj politikaj temoj sin esprimis jam la Esperanta Civito, tamen ne lezante la statutan legitimecon de siaj politike neŭtralaj paktintoj. Ankaŭ tiuj dokumentoj estas studindaj.