Ĉu la redungo de Buller kostis la kapon de Lipari?

HeKo 689 4-A, 4 sep 18

Laŭ la anonima komitatano Z en “La Ondo de Esperanto” (julio 2004), “siatempe Wandel faris ĝenerale aprezitan laboron kiel estrarano pri faka agado, sed al Michela Lipari sufiĉis nur plori antaŭ la Komitato en Montpeliero [UK de 1998] por forpuŝi lin el la Estraro. Ke ŝi mem ne troviĝas inter la kandidatoj, lasas supozi, ke pri tio ili interkonsentis, kiam Corsetti kaj Bakker negocis kun Osmo Buller pri la kondiĉoj de lia reveno al Roterdamo. Vidi Wandel reveni al la Estraro duoble maldolĉigus la kalikon de malgraco, kiun Lipari fine devus trinki.”
Kvankam LOdE ne estas skandalgazeto, ĉi tiu informo ne ricevis pli da atento ol klaĉo, ĉe seriozaj kanaloj. Lastatempe tamen ĝi resurektis je la ĝenerala opinio pro interŝanĝo de kugloj dum baloto fare de la UEA-Komitato en Lisbono. Oni devis elekti inter du kandidatoj por unu posteno en la Komitato mem. Konkuris Michela Lipari (prezidanto de Itala Esperanto-Federacio) kaj Rakoen Maertens (interalie nepo de belga UEA-prezidinto). Dum la diskuto kaj la voĉdeklaroj Francesco Maurelli citis el la maldungiĝa cirkulero de Osmo Buller (aŭgusto 2001):
“Michela Lipari dum siaj antaŭaj periodoj en la Estraro ade konfliktis kun aliaj estraranoj kaj oficistoj pro sia persona malŝato al ili. Per konstanta pikado kaj agacado de tiuj, kiuj ne ĝuis ŝian favoron, ŝi venenis la atmosferon en la kunsidoj kaj inter ili. La sinteno de s-ino Lipari al diversaj proponoj kaj aferoj tro ofte difinas ne ilia enhavo sed tio, kiu ilin prezentas. Tio ne estas serioza” skribis Osmo Buller. La tekston publikigis interalie “Heroldo de Esperanto” (ĉefredaktoro Stano Marĉek).

Probable la larmoj de s-ino Lipari (laŭ Komitatano Z) ne necesis por fiaskigi la kandidatecon de Amri Wandel en 1998, se konsideri ke dudek jarojn poste li ricevis nur kvar voĉojn por denove estraraniĝi: evidente la israelano ne estas tre amata, sendepende de la IEF-prezidantino.
Kaj probable la opinio de Osmo Buller ne estas izolita kazo, nek aparte influa en la nuntempo, se konsideri ke, antaŭ ol estis anoncita ŝia kandidatiĝo en Lisbono, ŝia samgeneraciano Brian Moon tranĉe “invitis Lipari pripensi pli racie la procedurojn de la Komitato” (laŭ la kunsida protokolo). Nu, eble mizoginio, sed ankaŭ Michela Lipari ne ŝajnas tre amata. Ĝis tioma punkto, ke la baloto iĝis farso: kiam montriĝis ke Lipari gajnis 27 kontraŭ 8, la ĝenerala direktoro Martin Schäffer tuj kuris al la voĉkontrolantoj kaj konstatigis miraklon — Maertens gajnis 27 kontraŭ 8…

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.