Agnoski la esperantistaron viktimo de Holokaŭsto
Rimarkinda procento de la populacio en la provinca ĉefurbo proksima al la TEJO-kongresejo, Liptovský Mikuláš, estis hebrea ĝis la dua mondmilito. Same alta estas kaj restas la procento de roŭmoj en Slovakio. Hodiaŭ liturgie senutila post la ekstermo de la hebreoj fare de la Tria Regno, la granda kaj stile interesa sinagogo de Mikulaŝo funkcias kiel kulturcentro.