Kim Henriksen daŭre nesuperebla

HeKo 715 5-B, 2 aug 19

Pasis pli ol tridek jaroj post la debuto, sed Kimo restas nesuperebla animanto por jam tri generacioj de la esperanto-junularo. Tion li demonstris ankoraŭ hodiaŭ dum la 75a Internacia Junulara Kongreso, kie la gefiloj (aŭ eĉ genepoj) de aktivaj esperantistoj okaze de la unua Kultura Esperanto-Festivalo en Upsalo (1986) entuziasmiĝis pro liaj muziko, kantado kaj vervigado.

Pecoj kiel “Sola” ŝajnas eternaj: ili plu interpretas la atmosferon de la juna Esperantio kaj kontribuas al la esperanta identeco, tridek tri jarojn post la kasedo “Tute negravas”, kies enhavon ĵus ciferigis Vinilkosmo, kun la permeso de LF-koop.

Aso en la maniko de Kim Henriksen estas lia inkludemo por junaj geartistoj: ĉi-nokte Karo kaj lia violono, kaj la agrabla voĉo de Noa el Katalunio. Lia fideleco al la lingvo kaj al ĝenro de melodia roko, apogita per popolmuzikaj instrumentoj kiel la akordiono, kontribuas al lia daŭra sukceso.

Ido de la raŭma epoko, kun propra arta alvokiĝo kaj specifa voĉo, Kimo transpontas la generaciojn kaj reverdigas esence gravan indiĝenan tradicion. Estontaj LKKoj ne hezitu konstrui ĉirkaŭ li tutan muzikan vesperon (kaj dancan nokton).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.