La kunvoko de la Universala Kongreso 2021 al Belfasto, kies ŝipfarejo produktis la faman “Titanic”, facile vekis aludojn pri la sinka sorto de UEA, la “admirala ŝipo”, laŭ difino de Stano Marĉek en “Heroldo de Esperanto” (aŭgusto 2001).
Efektive la ŝajne bankrotonta Asocio restas la subjekto kun plej vasta individua anaro (inter kvar kaj kvin mil), al kiu estas greftita junulara sekcio kun kvincento da membroj. Ĉu TEJO flosos kiel granda ŝalupo, tion klarigos la venontaj monatoj.
Intertempe la pasintaj monatoj klarigis ke Sennacieca Asocio Tutmonda ne estas plu la dua organizo laŭ grandeco. En junio 2019 ĝi havis 446 membrojn malnete. Tio signifas ke nur 233 kotizis por la kuranta jaro, dum pliaj 213 estas en ordo ĝis decembro 2018.
Ĉu la vento blovas en la velojn de la Esperanta Civito? Oni atendas respondon el la censado okaze de la baldaŭa renovigo de la Senato. Se la elektoj okazus en 2021, anstataŭ la venonta decembro, probable pli ol kvincent havus la esperantan civitanecon, do la Civito estus la dua subjekto laŭ graveco. Sed kvalite ĝi ja estas la dua, kaj kapitale verŝajne jam la unua: naŭ apartamentoj, baldaŭ dek en proprieto, se konsideri nur la nemoveblaĵojn administratajn rekte de la konsorcio.
Pli grave estas, ke malpli granda, tamen solida ŝipo ne drivu, sed navigu laŭ direktoj kaj kompaso. Ja pasis la tempo flosi laŭ difektoj kaj kompato…