HeKo 622 3-E, 12 nov 16
“Brexit” kiel tre milda formo de secesia milito estis la enkonduka fadeno al debato ĉe Milana Esperanto-Klubo, hieraŭ vespere. C-ano Giorgio Silfer prezentis la efikon de la brita secesio al la strukturo de EU, kaj lasis la parolon al la publiko mem, pri la eventualaj konsekvencoj al la lingva reĝimo.
Kvankam en la praktiko estas ebla ia redimensiiĝo de la angla, precipe ekde junio 2019, la ĉeestantoj ŝajnis mem skeptikaj pri la ŝancoj por esperanto. Efektive nur du procentoj de la estonta EU-Parlamento estos denaske anglalingva (kontraŭ 17% de la nuna), kaj la novaj proporcioj favoros la germanan kaj francan. Tamen oni ne vidas la eblecon de grandaj ŝanĝoj.
La skeptikecon motivis unuavice la opinio, ke la forto de la angla en Eŭropo, inkluzive de EU kun aŭ sen Britio, dependas ne de Londono sed de Usono.
Konklude al la debato, la preleginto emfazis la neceson prezenti esperanton ne kiel alternativon al la multlingvismo, sed kiel rimedon por konstrui eŭropan civitismon. Analoge, Edmond Privat ne proponis nian lingvon al Ligo de Nacioj por ŝpari la kostojn de interpretistoj kaj tradukistoj, sed li celis la adopton de rimedo efika por edukado al la paco.