Politike Unuiĝintaj Nacioj preskaŭ inertas kaj Eŭropa Unio tute marĝenas en la milita stato ekinta hieraŭ per operacoj kiujn Usono difinas “Epika furiozo” kaj Israelo “Leonroro”; la riposto de Irano kontraŭ la atakantoj ne havas jam difinon, sed ĝi estas okazanta.
La popolaj manifestacioj kontraŭ la teotratio en Irano ne kaŭzis intervenon el Okcidento pro la sanga subpremado fare de la reĝimo: la logiko klariganta la vastiĝon de la milito en Meza Oriento estas alarme preventa, ne geopolitike demokratia; ĝi baziĝas sur la certeco ke Teherano tre baldaŭ povos utiligi nukleajn armilojn, ĉu per propra produktado ĉu per la aĉeto de potencaj ĉinaj raketoj. Tia “certeco” ekzistis ankaŭ en la lasta atako kontraŭ la Irako de Saddam Hussein, sed montriĝis falsa.
Irano estas la islama lando kun la plej vasta esperantlingva komunumo, parte pro historia kialo: simile al Oomoto en Japanio kaj spiritismo en Brazilo, aktivis forta religia merkatniĉo — la bahaanoj, unu el la minoritatoj persekutataj de la diktaturo (sed eĉ antaŭe). De longe la komunumo ne plu konsistas precipe el ili, sed ĝi restis rimarkinda, eĉ kun Esperanto-Domo en la ĉefurbo kaj kun irana prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ĉi-jare kongresonta (se konfirmote) en Popola Ĉinio.
Same kiel en Israelo, la landaj asocioj de UEA (kaj de TEJO) ne esprimas sin kontraŭ sia landa registaro, eventuale por ĝia agado, se tio eblas, kiel en Israelo. Analogion oni povas konstati en la konduto de la landaj asocioj en Ukrajno kaj Rusio: indus studo pri ĉi tiuj sintenadoj ene de militantaj ŝtatoj; sed ni ne forgesu ke ankaŭ Lazaro Ludoviko Zamenhof tuj respondis fervore al la mobiliza ordono de la caro pro la milito kontraŭ Japanio, kaj nur la interveno de Klara ebligis sendevigon, konsekvence lian partoprenon en la kongreso de Bulonjo-ĉe-Maro…