HeKo 649 7-C, 28 jun 17
La politikistoj pasas, la burokratoj restas — almenaŭ ĝis sia pensia aĝo. Tial hodiaŭ preskaŭ neniu memoras la nomojn de la UEA-prezidintoj (post Lapenna kaj Tonkin), dum multaj scias kiel nomiĝas la lasta ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio. Kaj dum neniu sin demandas kion faras nuntempe prof. d-ro John Wells, ĉiuj povas ekscii pri la kariero de s-ro Osmo Buller en lia hejmvilaĝo ne for de la arkta polusa cirklo.
La Esperanta Civito strebas eviti la ekeston de tia burokrata aparato, kia interalie suferigas la esperanto-junularon, antaŭe kaj nune. Tial ĝi havas nek “centran oficejon” nek “ĝeneralan direktoron”, sed ĝiaj stabanoj aktivas ĉe si, kiel “buralistoj”.
Per la dekreto dissendita hodiaŭ el Rigo (Latvio), zorge de la Vickonsulo, unu plia demarŝo estas farita direkte al la malburokrateco. La nomoj de la elektitoj (Kapitulo, Senato, Forumo, Kortumo) estas ĉiam publikaj, dum la nomumitoj, oficantaj en la stabo, estos diskrete konataj. Krom en kazo de strikta neceso, la mesaĝoj de la Registra Instanco portos la subskribon “matrikulisto”, tiuj de la Parlamenta Kaso nur “kvestoro”, tiuj de la Kortumo nur “aktisto” (apud la nomoj de la kortumanoj, okaze de verdikto), kaj tiel plu.
La diskreteco evitos reklamon utilan okaze de balotkampanjo: ja la stabanoj rajtas kandidatiĝi al la Senato, ekzemple, sed ili ne profitu je sia ofica pozicio. Ĝi ankaŭ preventos molestadon fare de antiraŭmistoj, kiuj unuflanke publike insultas kaj kalumnias famajn gecivitanojn, aliflanke ĝenas per privataj mesaĝoj la volontulojn kaj deĵorantojn.
(HeKo 649 7-C, 28 jun 17)