HeKo 891 9-B, 24 okt 25
Por la dua jaro Kultura Centro Esperantista organizos esperantan legorondon en Neŭŝatelo, ĉe la biblioteko Bibliomonde en la tre centra strato de la Treille 5, unua etaĝo (bushaltejo St-Honoré): unuafoje en mardo, 28 oktobro 2025, je 17h45, sub la gvido de c-ano Alessio Giordano. Post la legorondoj okazas vespermanĝo ĉe krespejo, kun libera partopreno.
La dua legorondo estas programita por merkredo, 25 novembro 2025, sub la gvido de c-ino Perla Martinelli, probable dediĉota al la ĵus kompletigita jarkolekto de “Literatura Foiro”. La unua temos pri lastatempa novaĵo el la libroeldonado.
Post ĉiu legorondo KCE donacas libron al Bibliomonde, kiu en sia multlingva bretaro gardas jam tutan breton kun esperanta literaturo.
— KCE-sekretario
Aldonu komenton