Estimataj,
Laŭ la suba mesaĝo de kolego Valle, 5 Sep 2017:
Legu la kolofonon de la unua numero. Vakas la posteno “redaktoro”, sed mi, kiel redakcia direktoro, rolas kiel redaktoro. La redakcio konsistas el konstantaj kunlaborantoj. La aliaj, kiuj sendas hazarde artikolon ne estas redakcianoj.
vi estas (kun mi kaj li) unu el la ses membroj de la redakcio de “Heroldo de Esperanto”.
Tial ke la gazeto malfruas jam ok monatojn laŭ la aperofteco decidita de Lexus, kaj almenaŭ du laŭ la plano anoncita de Lexus en julio 2017, kun granda bedaŭro mi konstatas ke kolego Valle ne kapablas produkti Heroldon.
Konsekvence, en lia intereso mem, mi proponas ke li demisiu de la redaktora responso, kaj ke la redakcio kunvenu kiel eble plej baldaŭ por decidi pri nova (ĉef)redaktoro.
Mi ne konas ĉiun adreson de la redakcianoj indikitaj en la kolofono, tial mi publikigos ĉi tiun mesaĝon ankaŭ kiel gazetaran komunikon.
Kore salutas
d-ro Giorgio Silfer
Komentoj
Kiel redakcianino mi apogas la proponon de kolego Silfer, tute sen malamo al kolego Valle. “Heroldo de Esperanto” ĉe Lexus , jarkolekto 2017, ne havu la mizeran finon kiun riskis “Esperanto” ĉe UEA, jarkolekto 2016.
La fiaskon de Heroldo sub la respondeco de Fabrício Valle mi prognozis jam. Tiun fakton mi bedaŭras — kiel la krizon de UEA.
La redakta linio de Valle estas bonega kaj la unua numero estis vere prestiĝa, kian oni ne vidis lastatempe en Esperantio. La malfacilaĵoj situas en la produktado, kiun bedaŭrinde ne solvas eventuala kunveno de la redakcianoj; la solvo estas helpi al Valle en la produktado, eble rekonsiderante far LF-koop eventuale strangolan klaŭzon de la vendokontrakto, aŭ trovante por li certan kvanton da pagantaj abonantoj. Ŝanĝo de la redaktoro (per kiu?) kaŭzus kaoson en jam nestabila situacio kaj eĉ pli multe akrigus la problemojn de la malfrua aperigo. Ni ĝin reklamu, abonu kaj abonigu.
Kolego Valle (laŭ tio kion oni povas vidi nur el unu numero kaj el la ŝanĝo de aperofteco) ŝajne celis transformi Heroldon al speco de “Monato” en formato A3. Bedaŭrinde kun duobla fiasko, ĉar “Monato” larĝe superas ĝin (kvankam malpli altnivela ol en la jaroj de la karmemora Gubbins) kaj ĉar “La Ondo de Esperanto” kaperis definitive la informan rolon de HdE. Mi atentigas ke ne necesas abonoj por ke gazeto aperu rete, kaj eĉ tion Valle ne kapablis fari. Krome, li neniam kunvokis la redakcion — el kiu venus la helpo aŭgurata de c-ano Minnaja. Mi havas nenion personan kontraŭ Fabrício Valle, sed endas esti objektiva: oni jam koncedis al li tro da tempo kaj da konfido.