Interpelacio pri virtualaj aŭ hibridaj parlamentaj sesioj

HeKo 845 3-C, 6 sep 24

C-ano Lucien Kagina, delegito de Afrika Esperanto-Instituto ĉe la Forumo, interpelacias al la Konsulo pri la sekva: 

“En Esperantio pli kaj pli multiĝas la kunsidoj de Asembleoj en hibrida aŭ rekte virtuala formo. Tio okazas ekzemple por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ĉu la Parlamentaj sesioj de la Esperanta Civito povus okazi ankaŭ virtuale aŭ almenaŭ hibride?”

Respondas sen. Giorgio Silfer, Vickonsulo:

Ne, ĉar TEJO kaj aliaj movadoj estas nur internaciaj neregistaraj organizoj, dum la Esperanta Civito estas strukturita kiel subjekto de internacia juro. Neniu subjekto de internacia juro kunsidas virtuale: nek la Ĝenerala Asembleo de UN, nek la Parlamento de Eŭropa Unio, nek la parlamentoj de la ducento da ŝtatoj en la mondo, nek la Ĝenerala Kapitulo de la Suverena Ordeno de la Maltaj Kavaliroj, nek la vatikana konklavo por la Sankta Seĝo kunsidas virtuale.

Ekstereŭropaj paktintoj kutime delegas sian unuan forumanon (ekzemple afrikanon) konstante kaj la duan nur laŭvice de la kunvenlando. Ja la forumano povas esti ajna civitano, eĉ ne membro de la reprezentata establo.

Por la Senato, gravas la kohereco de la parlamentaj grupoj: evidente Blanka senatano el Afriko povas ĉiam kalkuli je la Blanka grupestro, por defendi la interesojn de sia regiono. Kompreneble se en la koncerna areo tro malmultaj voĉdonas, ili ne elektas sian kandidaton kaj ne aŭdigos sian voĉon en la Senato, sendepende de la geografia distanco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.