HeKo 682 3-A, 16 jun 18
Pli ol unu persono demandis min, ĉu mi havas konsilon por helpi al Universala Esperanto-Asocio en ties malfacila konjunkturo. Efektive mi estas organiza konsilisto, sed pro mia profesieco ne eblas doni konsilon senpage, ekster la Pakto por la Esperanta Civito. Ĉiukaze mi ne konsilus, eĉ se mi estus pagita; tamen ne pro ideologia distanciĝo el UEA kaj la “skeletoj” en ĝia historia ŝranko.
Laŭ deklaro de d-ro Renato Corsetti, la financa krizo atingis tian nivelon, ke UEA bankrotos ene de kvin jaroj. S-ro Osmo Buller dementis lin, prognozante multe pli longan aŭtonomion (aŭ agonion): ni diru dek jarojn, aŭ eĉ pli. Miaopinie UEA ne mortos: estas senutile prognozi la daton. Simple UEA jam mortis, eĉ se ĝi plu vivos dum jardekoj.
La paradokso estas facile klarigebla, se oni rigardas la nunan aktivecon de la Asocio. Ĝi ja baraktas por sia ekzisto. Tio signifas ke ĝi ne estas plu rimedo (per kiu ĝiaj membroj atingu ion, eĉ la “finan venkon”), sed ĝi fariĝis celo en si mem. Sed se la ĉefa celo de membreco aŭ donaco al establo estas vivteni ĝin, tio signifas ke la establo jam mortis. Oficiale ne, sed jes laŭ organiza vidpunkto. Kaj tio estas pli terura ol la akumulitaj deficitoj.
Dum la venontaj jaroj okazos ĝuste tio: estraro, komitato, aktivuloj prioritate okupiĝos pri la malgrandigo de la deficito, pri la sanigo de la bilanco, pri la bonigo de la strukturo, pri la ŝrumpo de la membraro. Tio ĉerpos la energiojn destinendajn al la statutaj celoj. Tio daŭros tiel longe, ke ne eblas antaŭvidi la finon de la procezo; se entute estos fino.
Ono de UEA povus ankoraŭ gardi sin kiel rimedon, kaj ne kiel celon: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. TEJO ne estas ankoraŭ celo en si mem, ĝi restas rimedo (kiel ajn modesta). Ankaŭ tio estas paradokso. Ĝin klarigas la fakto ke, male al UEA, TEJO vivas nek pro membro- nek pro kongreskotizoj: ĝi vivas ĉefe el subvencioj de Eŭropa Unio. Se referenci al aristotela metaforo, la individuoj simile katabolismas kiel la kolektivoj: kiam via korpo ne plu estas rimedo por atingi la celon (la plenumon de via animo: ekde arta kaj metia kreivoj ĝis socia kaj politika engaĝoj), sed fariĝas mem celo (flegi ĝin fariĝas via sola prioritato), vi jam povas konsideri vin mortinta. Ĉu tio fakte signifas ke ankaŭ la animo ne estas senmorta, Averoeso jesis; sed, ĉiam metafore, tio erare signifus kredi ke, se mortas la Asocio, mortas ankaŭ esperanto.
(Giorgio Silfer)