Post kaj pro la vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 alarmas la tieaj volontuloj kaj oficistoj pagataj per mono de Eŭropa Unio; interalie ĉar, post jaroj da trankvila rutino, atendas ilin eksterordinara laborego per enskatoligado kaj transportado (kien?) de libroj kaj alia materialo: ja la domo estu komplete vaka ene dudek ses semajnoj (jam nur dudek kvar).
Pli grave: neniu scias kie tiuj homoj ankoraŭ loĝos kaj kie ili efektive plenumos siajn taskojn. Dum kvar jaroj en atendo de la vendo, ŝajnas ke neniu (en UEA kaj TEJO) pensis pri la T-Tago de la kompleta delokiĝo. Aŭ tute mankas plano, aŭ ĝi estas sekreta.
Speciale TEJO estas en la kaĉo. Delonge endis reordigi la interkonsenton (aŭ regularon) inter ĝi kaj la (krom)patrina asocio, kaj nun oni staras piede de la muro. Aldone kun interna diskuto pri Palestino.
(Legu pli en “Heroldo de Esperanto”)
Aldonu komenton