La 27a de Februaro fatalas al hungaraj verkistoj

HeKo 755 7-A, 27 feb 21

En la sama tago, 27a de februaro, sed je distanco de kvardek kvin jaroj, forpasis Kolomano Kalocsay kaj Vilmos Benczik, sinsekvaj ĉefredaktoroj (kvankam oficiale estis Mihaly Gergely dum longa tempo) de la tre bona revuo “Hungara Vivo”, al kiu bedaŭrinde Vikipedio dediĉas nur unulinian artikolon (ĉu artikolon?). Kaj estus tro alta takso pri la Vikipedianoj, suspekti ke ili volas ignori ion ligitan al la sekretario de la Hungara Verkista Unio en la tarda stalinismo (de januaro ĝis novembro 1956).

Kiam en 1971 mi vizitis unuafoje Budapeŝton, Kolomano la granda estis la plej eminenta personeco, kaj Vilmos Benczik la juna promeso heredonta la stafeton de la antaŭaj generacioj. Efektive okazos tiel, kvankam lia rolo pli proksimos al tiu de alia Vilmos (Bleier, eldonisto de “Literatura Mondo”) ol al tiu de originala esperanto-aŭtoro. Tamen li aktivis kiel aprezata tradukisto kaj eseisto; poetan karieron bremsis incidento tuj ĉe la komenco — eble kulpis la sama malvirto de Zamenhof: fumi cigaredon…

Benczik estis ankaŭ hispanisto, “rara aves” en socio ankoraŭ influata de forta italomanio. Multflanka intelektulo, ideologie ortodoksa komunisto, tamen entreprenema en la sistemo, kie li naĝis kiel fiŝo en dolĉamara akvo.

Post la fino de la “feliĉaj kvardek jaroj” li estis certe pli ol pretervivanto; sed misfartoj persona kaj socia draste kondiĉis lin. Esperantio ne perdis duan kaloĉajon, sed almenaŭ literaturiston kun granda venonteco malantaŭ si. Ni kondolencas.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.