Danke al la Esperanta Civito (do danke al raŭmismo) la servoj je dispono de la esperantistaro pli kaj pli kreskas kvante kaj kvalite. La kvalito estas rimarkebla en la jam ekzistanta produktado de niaj paktintoj, ekzemple la revuo “Literatura Foiro” ĉe LF-koop kaj la centjara “Heroldo de Esperanto” ĉe KCE: kvalito kiu signifas ankaŭ akuratecon en la aperado, dum aliloke akumuliĝas malfruoj. La kvanto ampleksas la multiĝon de tiuj servoj.
Karakteriza en ĉi-lasta konsidero estas la resurekto (foje sub alia nomo) de aranĝoj: Kultura Esperanto-Festivalo de Nordio al Svislando danke al KCE; NaturAmika KulturSemajno daŭre en Katalunio, sed danke al Esperanta Naturmikaro en Andaluzio; Danuba Esperanto-Rendevuo danke al Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto; por ne mencii la konkretan planon organizi verkistan mondkongreson zorge de Esperanta PEN-Centro… Per la helpo de Kongresa Buroo la Civito evidentigas sian subsiduecon en la tuta konfederacia sistemo.
Kio okazas aliloke? Raŭmisme respondas antiraŭmisto: “UEA estis fondita por proponi servojn al siaj membroj, ne por fariĝi batalanta organizo. Malfeliĉe la plej fortan voĉon kaj pozicion en UEA havas tiuj, laŭ kiuj la ĉefa tasko de UEA estas krei novajn esperantistojn. UEA tamen ne povas elpensi kaj havigi rimedojn, per kiuj ĝi povus atingi senteblajn rezultojn en tio, sed en kreado kaj plibonigo de servoj ĝi vere povus atingi ilin”. Tion deklaris la eksdirektoro de la Universala…
Facile oni deduktas ke la spirito de Zamenhof, Hodler kaj Privat nuntempe situas aliloke ol en Roterdamo. Fakte Roterdamo krizas, kun likvido de tro kosta burokrata aparato, de utila jarlibro, de biblioteko kaj historia arkivo, ktp, dum la Esperanta Civito pli kaj pli eferveskas. La klimato ŝanĝiĝas kaj ŝanĝas la planedon; kun ĝi ankaŭ Esperantion…