Hodiaŭ posttagmeze ĉesis bati la koro de granda homo kaj granda raŭmisto, c-ano Bertil Nilsson (1933[1956]-2026), unu el la guruoj de la Esperanta Civito, spirite komparebla al c-ano Leen Deij: memore pri Li okazos funebra akto en la Esperanta Panteono de Ĉaŭdefono, 1 majo 2026.
Bertil Nilsson magistriĝis pri historio, sed aktivis ankaŭ en komercaj entreprenoj antaŭ ol fariĝi instruisto pri historio de la religioj en sveda publika lernejo. Nian lingvon li lernis en junaĝo, kaj al nia kulturo li kontribuis precipe kiel tradukisto el la sveda literaturo, ankaŭ helpante aliajn, unuavice William Auld por la esperantigo de “Aniaro”. Li asertis pli ol fojon ke, se li ne trafus la revuon “Literatura Foiro” kaj ĝian medion, tre probable li kabeus.
Elektita al la Senato de la Esperanta Civito dum la unua parlamenta mandato, poste membro de la Kortumo, Lingva Komitatano de Esperantio, redaktoro de “Homarane”, aŭtoro de didaktikaj kaj informaj verkoj kun disvastiĝo ne nur en Svedio (unu el ili tradukita eĉ al la japana), publicisto kaj prelegisto, homo tre talenta, eĉ en teatra reĝisorado.
C-ino Manuela Blanco, en kontakto kun Li dum la lastaj tagoj kaj nun en Stokholmo, peras Lian plej amikan adiaŭon al Perla Martinelli, Giorgio Silfer kaj la tuta civitanaro.