Aprobante la rezolucion favoran al la akcepto de Kataluna Esperanto-Asocio, kaj specife kun tia argumentado, la Komitato de TEJO forte embarasas UEAn, kaj fakte kreas la bazon por politika konflikto en triangulo Roterdamo-Barcelono-Madrido.
Laŭ sia kutima taktiko, la Estraro de la Universala preferos ignori kaj silenti. La konflikto krevos se, pelate de la katalunistoj, TEJO postulus respondon, kiu povas esti nur negativa, pro la UEA-statuto, la UN-strukturo referenca al ekzistantaj ŝtatoj kaj la rezisto de Hispana Esperanto-Federacio. Kio tuj poste?
Laŭ c-ano Giorgio Silfer, ignoro kaj silento estus eraro, same kiel estus eraro adaptiĝi al la taktiko de KEJ/KEA, nome konflikti kun TEJO anstataŭ rekte la katalunistoj: “Se mi estus la prezidanto de UEA, mi respondus: Ni traktus la temon nur se alvenus aliĝpeto rekte de KEA”. Per tia respondo la bombo estus senprajmigita, inter la du roterdamaj asocioj.
(Legu pli en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2380)