La "likva movado"? Futurologia sed sen futuro

HeKo 917 9-B, 20 aŭg 26

Por ŝtopi la financan truon kaŭzitan de la perdita subvencio el Eŭropa Unio (deficito de dudek mil eŭroj paralizus la aktivecon en 2027), la Junulara lanĉis donackampanjon tra la esperantistaro, kies celo estas dudek kvin mil eŭroj; la kampanjo estas la unua interesa testo pri la efektiva ekzisto de esperantistoj/esperantanoj en la virtuala mondo, nome Duolingvo, Lernu.net, sociaj retoj, Facebook ktp.

La kampanjo ne evoluas pozitive, kaj ankaŭ ĉi tie raŭmistoj pravas: tre facile estas klaki “mi ŝatas”, sed tre malfacile donaci eĉ groŝon. Se oni ne atingus la necesan celon, estus pruvite ke la mondo de la ekranuloj-senpaguloj (socie) aŭ statuetoj sen statutoj (organize) neniam konsistigos realan alternativon por Esperantio ĝenerale kaj por la savo de TEJO specife. 

La virtuala mondo disvastigas la vorton ESPERANTO sed ne donas monon, eĉ ne en formo de kriptovaluto. La “likva movado” ne helpas por la financado de Esperantio: la esperoj en la “likva movado” akcelas nur likvidon…

(Legu pli en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2380)

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.