Civitano Giorgio Silfer, kiel Konsulo laŭ la Konstitucio vi gvidas la kontrolistancon de la Civita banko, nuntempe nomata Fonduso Pro Esperanto (FPEF). Ĉu vi povas ion diri pri la eventuala efiko de la monda financa krizo en Esperantio?
Necesas fari distingon inter la personoj kaj la organizoj. Individue la esperantistoj ne estas riĉaj, kun tre malmultaj esceptoj. Plej ofte iliaj enspezoj estas fiksaj, kaj venas de salajro en la terciara sektoro, aŭ pensio. Tamen ne mankas ankaŭ etaj entreprenistoj. Nur ekster Eŭropo oni trovas (kvankam ne ofte) kazojn de mezgrandaj entreprenistoj, kaj kazojn de liberaj profesiuloj, pli ofte ol en Eŭropo. Do la individuoj ne estas aparte minacataj de la monda financa krizo, krom se ili investis siajn ŝparojn en riska maniero.
Kion signifas investi en riska maniero? Krom la konata patologio kiu trafis Usonon rilate la depruntojn en la konstrua sektoro, la kerna danĝero por eta ŝparinto estas la paketoj de investofondusoj, administrataj de la bankoj mem, ofte per la aĉeto de bankaj akcioj. Se temas nur pri akcioj, kaj ne ankaŭ pri obligacioj, la risko estas tre alta.
Kion vi konsilas en tiuj kazoj? Por fortuno kiu ne superas kvindek aŭ cent mil eŭrojn mi rekomendus blokitan ŝparkonton kun kiel eble plej alta interezo. Mezume sufiĉas bloko je du jaroj, en okcidenta Eŭropo, sed la cirkonstancoj ne estas ĉie la samaj.
Kial vi uzas la kondicionalon? Ĉar nun estas jam malfrue. Saĝe estus sekvi la anglan proverbon “Sell in May and go away”. Oni devis vendi antaŭ la somero. Kaj kompreneble la blokita ŝparkonto estas ronĝata de la inflacio: kontraŭrimedo estas investi en forta valuto, ekzemple la svisa franko.
Kio pri la organizoj en la esperanto-mondo? Ŝajnas ke la sola riĉa estas Universala Esperanto-Asocio. Ĝia bilancostrukturo tamen prezentas strangaĵon: la investo en nemoveblaĵo estas minimuma, UEA posedas nur sian domon en Nederlando. Mi miras ke ĝi ne investis “en la briko” en orienteŭropaj ĉefurboj, ekzemple, en la fruaj 1990aj. Do 90% de la fortuno de UEA (se temas pri tri milionoj da eŭroj, ĉar eblas ke kvar, laŭ alia bilancolego) estas nun en paperoj: biloj, obligacioj, akcioj. Evidente ĝi riskas, precipe en tio kion plej influas la valorborso.
Kaj la etaj aŭ mezaj entreprenoj, ekz. eldonejo en la manoj de esperantisto? Tie efikas ne tiom la mastrumo de la kapitalo, kiom la kostoj de la laborfortoj. Kaj, en la specife esperanta kunteksto, la kostoj de la poŝto.
Kion instruas la nuna monda financa krizo? Simile al antaŭaj krizoj, ĝi fontas el spekulacia ŝveligo, favorata de troa fido en la libera merkato. Danĝere estas serĉi kulpintojn: antaŭ sepdek-okdek jaroj oni dirus ke la judoj, kaj la kreskanta antisemitismo havas radikon ankaŭ en la financa krizo. Mi dirus ke la krizo relanĉas la rolon de la naciŝtatoj kaj de la ekonomia programado laŭ lozaj sed precizaj koordinatoj, kiel ĉe New Deal. Ĝi ankaŭ bone efikas al nova sektoro: tiu de la mikrokredito, kie aktivas ankaŭ FPEF.
Ĉu valoras deponi monon ĉe FPEF? Certe jes, sed la esperanta civitaneco (aŭ la paktaneco, se temas pri kolektivo) estas antaŭkondiĉo por havi konton tie.
Ĉu tio ne limigas la perspektivon de FPEF? Jes kaj ne. Jes, ĉar povus esti pli da klientoj; ne, ĉar ni havas nur fidindajn klientojn. Aliflanke, legaco povas veni de kiu ajn, kompreneble sub etikaj kondiĉoj. Do eblas helpi la esperantan popolon ankaŭ tiumaniere.
Dankon pro la intervjuo. Ne dankinde: cetere, en la lasta numero de “Heroldo de Esperanto” aperas tre interesa artikolo pri la sama temo, fare de civitanino Aneto Muhlemann.