La intervjuo farita de Aleksander Korĵenkov al sen. Giorgio Silfer en la novaĵretejo “La Balta Ondo” iĝis la tria el la plej legataj dokumentoj en tiu informilo, kaj probable baldaŭ la dua en la klasifiko.
Al la sukceso de la intervjuo kontribuis la debato post ĝi, kun demento de la Konsulo al la direktoro de UEA. Post tiu demento, en la skandalgazeto fukncianta kiel voĉtubo de la menciita direktoro aperis rimarko de lia ekskolego (kaj kunfondinto de la skandalgazeto). Al tio sen. Silfer respondis:
“István Ertl bone komprenis: la kontosistemo estas avantaĝo por UEA, multe pli ol por la klientoj de UEA. Vidu, kio okazas: a) UEA mendas librojn de eldonejo X, kaj pagas ne al la eldonejo, sed al si mem, nome al konto de tiu eldonejo ĉe si mem — tio ŝajnas tuja pago, sed reale temas pri pago post pluraj monatoj, kiam fine la eldonejo (eble post pli ol unu vana peto) ricevos efektive la kontanton. b) La individua kliento nutras sian konton per anticipa enpago: tio preventas UEAn kontraŭ malsolventeco kaj samtempe fideligas la klienton. c) Se individuo havas UEA-konton, pli ofte li inklinos fari donacojn, pro la teknika facileco en la donacado. d) Se individuo mortas, kio okazas kun lia mono? Ja la parencoj ne nepre estas informitaj, nek Roterdamo postkurus ilin pro bagatelaj sumoj (sed la adicio de multaj bagateloj rezultigas malbagatelon).”