Laŭ prof. Francesca Happé, el King’s College en Londono, plimulto de la britoj sentas sin neŭrodiversa, kio kaŭzas pli vastan socian akcepton pri la temo, kondukantan pli da homoj ricevi diagnozojn pri kazoj de aŭtismo, atentomanka-hiperaktiva perturbo, disleksio, diskalkulio kaj similaj.
Britio spertis enorman kreskon de diagnozoj pri aŭtismo en la lastaj jardekoj, 787%-on plie da kazoj dum la lastaj 20 jaroj. Tiu ĉi tendenco ne estas unika por Britio; ankaŭ en Usono la diagnozoj kreskis je 175% dum ĉirkaŭ jardeko. Sed kio por la cetera mondo?
La asocio “Autism-Europe” deklaris ke en la Eŭropaj landoj averaĝe unu infano el okdek naŭ estas nuntempe diagnozita kiel aŭtismulo. Laŭ la statistikoj, ŝajnus ke proksimume kvin milionoj da homoj en Eŭropo troviĝas en la aŭtisma spektro sed, laŭ kelkaj fakuloj, la akutiĝo de la registritaj kazoj ĉefe ŝuldiĝas al pli granda socia kaj profesia konscio, plibonigo kaj ĝisdatigo de la diagnozaj kriterioj, kaj pli larĝa aliro al la sanitaraj servoj. Bedaŭrinde, la manko de komuna sistemo de monitorado je Eŭropa nivelo malfaciligas precizan komparon inter landoj.
En Azio, la kazoj de neŭrodiverseco koncernas inter 1% kaj 2% de la loĝantaro, simile al la Eŭropaj datumoj. Tamen, ekzistas fortaj diferencoj inter riĉaj kaj malriĉaj landoj. Ekzemple, en Japanio oni registras ĉirkaŭ 1.560 kazojn el cent mil homoj, dum en landoj kiel Bangladeŝo la ciferoj estas multe pli malaltaj, verŝajne pro malpli da diagnozaj rimedoj kaj malpli granda socia konscio pri neŭrodiverseco.
Legu la tutan artikolon en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2366
(Alessio Giordano, vickonsulo pri klerigado)