La redakcio liveris la junian numeron de LF

HeKo 872 8-B, 6 maj 25

Kunsidis hieraŭ vespere la redakcio de “Literatura Foiro”, kun tri kunlaborantoj en Ĉaŭdefono kaj aliaj el Brazilo kaj Italio kuplitaj unuafoje per “kometa” platformo, laŭ eŭropa provizisto tute sendependa de transatlantikaj gigantoj; ne partoprenis plia el Hispanio.

Ĉefredaktoro Perla Martinelli prezentis la junian numeron de la revuo (355), en sia definitiva enhavo, aparte riĉa pro (pri)virinaj kontribuoj: ankaŭ LF, kiel ĝenerale la tuta konsorcio de la Esperanta Civito, montras fortan aleston de virinoj, kompare kun aliaj periodaĵoj, institucioj kaj movadoj en Esperantio.

Sekvis la anoncoj pri la kontribuoj al la venonta numero, subtenota de pluraj interesaj prelegoj el altnivelaj aranĝoj, fine sed ne fone la ĵusa Lingva Kolokvo de KCE.

Laŭ rekomendo de la Ĝenerala Asembleo de LF-koop, ekde nun la redakcio kunsidos pli ofte, ankaŭ prepare al la duopa gvidado de kunĉefredaktoroj, kies horizonto estu komplete klara kaj profilita ekde decembro 2025.

(lf)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.