Ĉu “Internacia Pedagogia Revuo”, sindoneme redaktata de Jozefo Nemeth en Hungario, estos la unua viktimo de la krizo de la Universala, kiu nun atingas la instruistan organizon ILEI, kvazaŭ financa viruso? La trimonata revuo riskas malaperi, duone aŭ eĉ unuone, kiel papera periodaĵo, oficiale pro manko de mono, nome maldeziro altigi la kotizojn, precipe fare de la (pli riĉaj!) okcidentaj sekcioj.
Tio ne estus la unua paradokso en la rilatado de UEA kaj ILEI: se la unua ĉesigus la jaran subvencion (tri mil eŭroj), la dua estus en drama krizo. Aliflanke, multaj miloj da eŭroj ŝajnas blokitaj en pluraj ILEI-fondusoj: kial ne financi IPR-numeron pri esperanto-didaktiko en Afriko, ĉerpante el unu el la du fondusoj rezervitaj al la nigra kontinento, ekzemple?
La paradokso iĝas eĉ skizofrenio, se temas pri la ekzamenado: ILEI praktike ĉesigis la propran ekzamenan sistemon, por komplezi alian, kreitan de UEA konkurence al aliaj (de ILEI mem, de la landaj institutoj ankoraŭ funkciantaj, kaj la plej kompleta: LTSEC kadre de la Esperanta Civito).
Al kio kondukos la nuna ILEI-prezidantino, per strategio de kompleta subiĝo al UEA? Ĉu ILEI, kiel vaporŝipeto satelita al UEA, estos la unua sinkanto kun la “admirala ŝipo”? Kaj kies vico poste en ĝenerala dronado?
(Anna Bartek, ILEI-membro)