La taktika firsto de la izolismo

HeKo 625 5-E, 4 dec 16

Komuna firsto karakterizas la balotojn de la lastaj kaj venontaj monatoj, en Eŭropo same kiel Norda Ameriko. Du partioj esence konfrontiĝas pri la sama afero: ĉu kun aŭ sen la cetero de la mondo?

La izolismaj tentoj venkas en la angle-saksaj socioj: de la brita secesio (kontraŭ kiu pledis prezidento Obama) ĝis la sukceso de Donald Trump. En Eŭropo la demando estas: ĉu en aŭ ekster Eŭropa Unio? En la plejparto de la kazoj la antieŭropismo estas pure instrumenta: necesas kulpigi iun pri la fiaskoj de sia registaro kaj la ekonomia stagno aŭ eĉ regreso en sia lando. Sed tio simpligas la elekton, kiel ĵus okazis en Aŭstrio.

En Vieno fariĝis prezidento la reprezentanto de socia majoritato kiu kredas ankoraŭ en Eŭropa Unio: lia kontraŭulo estus kondukinta Aŭstrion al referendumo, same kiel okazis en Britio kaj kiel s-ino Le Pen volus en Francio.

Tiu taktiko (jes aŭ ne al EU) ne okazis en Italio: grava eraro de ĉefministro Matteo Renzi. Vidalvide al ĥoro de dekstremaj kaj maldekstremaj kritikantoj de Eŭropa Unio, ankaŭ li hezitis kaj dum la lastaj semajnoj eĉ alprenis pozicion de kontrasto kontraŭ EU. La itala ĉefministro ludis sian tutan politikan reputacion per referendumo pri konstitucia reformo; sed li ne apogis tion per klara eŭropisma sinteno, la sola kiu povus klare karakterizi lin vidalvide al la kontraŭa fronto — eĉ male.

Tial mankis al Renzi la necesa plimulto: kion cetere ankaŭ HeKo antaŭvidis. Sendepende de la fuŝeco de la proponita reformo (laŭ la opinio de la plej sagacaj juristoj), nur klara eŭropisma elekto estus povinta savi lin. Se la itala maldekstro volas gajni la venontan baloton, necesas tiun elekton tuj fari, kaj ne nur taktike — ankaŭ konvinke.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.