HeKo 588 5-C, 21 dec 15
La sesa Afrika Kongreso de Esperanto estis inaŭgurita hieraŭ matene en la vilaĝo Anyron, situanta proksime al la Zovla lago en Togolando. La vilaĝo estas ekonomie malriĉa, kiel multaj en tiu vasta kamparo, sed ĝi havas apartan karakterizon: ĝi donas eminentulojn al la lando.
Ekzemple en Anirono naskiĝis la unua romkatolika episkopo (poste unua kardinalo) de Togolando, monsinjoro Casimir Dosseh-Anyron; kaj naskiĝis ankaŭ la ĉefaj esperanto-pioniroj, inkluzive de c-ano Koffi Gbeglo.
“Ni ne miru ke gravas Anirono pli ol Lomeo, ĉar ankaŭ Bulonjo-ĉe-Maro gravis pli ol Parizo” rimarkis la Vickonsulo de la Esperanta Civito, komence de sia dulingva (esperante kaj france) inaŭgura festparolado, en ĉeesto de lia vilaĝestra moŝto Sassou Michel Dravie Anyron. Tiurilate sen. Giorgio Silfer aludis ankaŭ al la rolo kiun Jules Verne pensis pri esperanto en Afriko.
Restante je la komenco de nia historio, la Vickonsulo aplikis la kongresan ĉeftemon “unua tasko nia” al la vivo de Zamenhof, kiu brile ekzemplis pri la neceso de ideala plenumo, apud la esencaj bezonoj (nutrado) kaj la sentaj bezonoj en la homa psiko. “Ni atentu, ke la idealo mem ne evitas relativigon: Zamenhof volis sanigi la malbenon de Babelo, sed nuntempe la lingva diverseco mem estas konsiderata kiel beno, almenau kiel defendenda bono”, daŭrigis la Vickonsulo.
Tiam li transiris al la valoroj, kiujn la esperanta kulturo povas transdoni kaj Afriko povas evoluigi.
Legu pli en Heroldo de Esperanto