La redakcio de “Literatura Foiro” kunsidis hieraŭ en Ĉaŭdefono, duone en realo kaj duone telematike, por pritrakti plejparte la ekspansion de la legantaro kaj la informadon tra diversaj kanaloj; rimarkindaj novaĵoj interesos la publikon dum la venonta jarkolekto: la nuna ja estas kompletigita, per la atingo de la numero 344 (decembro 2026), jam survoje al la presejo.
C-ano Giacomo Comincini eniros la redakcion kiel responsa pri planlingvistiko, rubriko kiu regule gastas en LF de post la ensorbo de la revuo “Planlingvistiko” jam la pasintan jarcenton.
C-ano Alessio Giordano prezentis la projekton de eksperimenta novaĵbulteno: “Prismo” atingos la publikon per konciza informo pri la enhavoj de la novaj numeroj, libroj, eventoj en rilato kun LF-koop. Nuntempe “Literatura Foiro” kaj “Kontakto” estas la solaj esperanto-revuoj kun konstanta disvastigo ĉe Instagram: la revuo de TEJO havas ĉirkaŭ mil ducent sekvantojn (post multjara ĉeesto), dum LF en nur unu jaro atingis okcenton. Ankoraŭ la kunĉefredaktoro proponis iniciati reklamvarojn pri LF, de pingloj ĝis T-ĉemizoj.
La redakcio enfokusigis ankaŭ la baldaŭan referendumon pri la esperantlingva kandidato al la literatura Nobelo ekde 2028 (ĝis 2027 estos c-ano Giorgio Silfer, jam de deko da jaroj). Sekvos la referendumo de la abonantaro pri la PEN-premio “La Verko de la Jaro”.