“Literatura brunĉo” (aŭ “frunĉo” = frua lunĉo) fermis hieraŭ la duan Artan Renkonton Transnacian en Esperanto, organizitan de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, kun la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj kun la subteno de la Esperanta Civito.
Post matenmanĝo pli abunda ol kutime, la JARTE-anoj diskutis pri la nuntempaj konceptoj de la esperanta literaturo, almenaŭ pri la du ĉefaj pensoskoloj. Unu referencas al la revuo “Literatura Foiro” kaj al la verko “Historio de la esperanta literaturo”. Alia havas korifeon en la periodaĵo “Beletra Almanako”, eĉ se ĉi-lasta ne mem iniciatis tiun koncepton.
Unuflanke, ankaŭ tra la analizo de la originala produktado dum la unua jarcento de nia lingvo, oni perceptas literaturon kiel kontribuon al la formado de specifa kolektivo: “Popol” ni estas, ne movado nura” skribis EmBa. Aliflanke oni negas la ekziston de tia fenomeno, kaj parolas pri la esperantistaro kiel “kvar ranoj en marĉo”.
La du pensoskoloj esence diverĝas en la opinio, ke esperanto rolas ankaŭ kiel identigilo. Se la unua evidente pli taŭgas por kreskigi la memestimon ĉe la esperantistaro, la dua vidas en la lingvo esence ludilon — ne hazarde el tiu pensoskolo oni transiris ankaŭ al (estetike interesa) poeziado en Ido.
Legu pli en “La eta heroldo de KCE” kaj “Literatura Foiro”